30-jara Jubileo de Tjumena Esperanto Klubo
30-jara Jubileo de Tjumena Esperanto Klubo La 6-an-9-an de novembro en Tjumeno okazis festa renkontigxo okaze de 30-jara jubileo de ilia E-klubo "Revo". Malgraux sia solida agxo la klubo dum lastaj jaroj renovigxis, en la movado venis junuloj kaj revivigis E-vivon en Tjumeno. Dank' al ili la renkontigxo okazis interesa kaj dum jubileaj tagoj regis etoso de juneco.
Por gratuli tjumenanoj venis gastoj el Ekaterinburgo kaj Novosibirsko. Por ni organizantoj okazigis du ekskursojn - en la muzeon de geologio, nafto kaj gazo kaj en arkeologian muzeon apud lago Andreevskoje, kie logxis prahomoj.

Ankaux ni konatigxis kun Tjumeno, gxia arkitekturo kaj trovis gxin ege abundkolora. Tio gxojigis nin, siberianoj, cxar vintre, kiam la arboj staras senvestitaj kaj cirkaux kusxas nur blanka negxo, tre agrable ekvidi helajn makulojn de diversaj konstruajxoj.

La 8-an de novembro ni kolektigxis en la klubo kaj havis festan tablon kun dolcxajxoj kaj festan koncerton. Multaj el klubanoj ludis gitaron kaj kantis, ekaterinburganoj prezentis scenajxeton kaj anekdotojn. Ankaux al la festo venis malnovaj klubanoj, famaj movadanoj de pasintaj jaroj. Al tjumenanoj oni deziris vivi ankoraux 30 fojoj po 30 jaroj, konstrui 12-etagxan E-domon k.t.p.

Laux mi estas grava afero, ke en Sibirio E-movado iomete vigligxas. Estas bone, ke esperantistoj povas konatigxi kun diversaj urboj kaj komunikigxi.

Katerina ARBEKOVA,
Gasto el Novosibirsko





История клуба Члены клуба Гостевая книга Библиотека клуба Главная страница Фотографии клуба
Используются технологии uCoz